San Miguel de Horcasitas
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San Miguel |
San Miguel de Horcasitas estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas San Miguel de Horcasitas. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26056.
San Miguel de Horcasitas | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Sonora | ||
Fondita | 1749 | ||
Poŝtkodo | 83360–83377 | ||
Kodo laŭ INEGI | 26 056 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Tomás Cruz Reyes (2012-14) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 036 | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 29°29′N 110°44′U / 29.483°N, 110.733°U (mapo) | ||
Alto | 400 m | ||
Areo | 1 768,5 km² | ||
Horzono | UTC -7 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Miguel de Horcasitas Municipality [+] | |||
Geografio
redaktiLa komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 8382 loĝantojn. El tiuj estis 4592 viroj kaj 3790 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1768,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 400 metroj super la marnivelo.
Klimato
redaktiEn la komunumo jare falas averaĝe 294 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C.
Sociogeografio
redaktiEn la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3479 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2976 scipovis legi kaj skribi kaj 495 personoj estis analfabetoj. Do 14,23 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4811 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 657 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 13,66 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Historio
redaktiLa setlejo fondiĝis kiel milita fortikaĵo. La nomon ĝi ricevis honore al la vicreĝo de Nova Hispanio Don Juan Francisco de Güemez y Horcasitas, unua duko de Revillagigedo, kiu regis Novan Hispanion je tiu tempo. En 1777 la estro de la provincoj Sonora kaj Sinaloa vivis en al loko. 1814 ĝi fariĝis "urbo".
Eksteraj ligiloj
redakti- San Miguel de Horcasitas[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)