San Miguel de Serrezuela

San Miguel de Serrezuela [sanmiGEL desereZŬEla] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la centro de la provinco. La loknomo San Miguel de Serrezuela estas komprenebla etimologie kiel Sankta Mikaelo de Montareto

San Miguel de Serrezuela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 5° 17′ U (mapo)40.670277777778-5.2875Koordinatoj: 40° 40′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 153 m [+]
Areo 34,75 km² (3 475 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Miguel de Serrezuela (Provinco Avilo)
San Miguel de Serrezuela (Provinco Avilo)
DEC
San Miguel de Serrezuela
San Miguel de Serrezuela
Situo de San Miguel de Serrezuela
San Miguel de Serrezuela (Hispanio)
San Miguel de Serrezuela (Hispanio)
DEC
San Miguel de Serrezuela
San Miguel de Serrezuela
Situo de San Miguel de Serrezuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel de Serrezuela [+]
vdr
San Miguel de Serrezuela en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 112 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 63 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Alaraz (Salamanko), Cabezas del Villar, Diego del Carpio kaj Pascualcobo. Tra la teritorio fluas la rivero Gamo.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado ("verraco" de vetonoj). En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio kaj precize apartenis al Senjorlando de las Cinco Villas (kvinurba) — kun Mancera, Salmoral, Naharros kaj Gallegos —, kies unua senjoro estis Pedro de Toledo, fine de la 15-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti