San Morales estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. San Morales ne estas tradukebla etimologie al iu sanktulo, sed estas popola adapto de Salmorales (salterenoj), kio aperas ankaŭ en la samprovinca municipo Salmoral.

San Morales
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 354  (2023) [+]
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 30′ U (mapo)40.993055555556-5.5027777777778Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 793 m [+]
Areo 4,92 km² ( 492 ha) [+]
San Morales (Provinco Salamanko)
San Morales (Provinco Salamanko)
DEC
San Morales
San Morales
Situo de San Morales
San Morales (Hispanio)
San Morales (Hispanio)
DEC
San Morales
San Morales
Situo de San Morales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Morales [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aceña de la Fuente kaj San Morales, okupas totalan areon de 4,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 332 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 240 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj sed poste reakiris 150 pro proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas 14 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti