San Muñoz estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. San Muñoz ne estas tradukebla etimologie al iu sanktulo sed devenas per popola adapto de persona nomo Sancho Muñoz, kiel reloĝestro; estas najbara vilaĝo Muñoz en La Fuente de San Esteban kun sama etimologia deveno.

San Muñoz
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37208
Demografio
Loĝantaro 211  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 6° 8′ U (mapo)40.782222222222-6.1272222222222Koordinatoj: 40° 47′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 781 m [+]
Areo 53,9 km² (5 390 ha) [+]
San Muñoz (Provinco Salamanko)
San Muñoz (Provinco Salamanko)
DEC
San Muñoz
San Muñoz
Situo de San Muñoz
San Muñoz (Hispanio)
San Muñoz (Hispanio)
DEC
San Muñoz
San Muñoz
Situo de San Muñoz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Muñoz [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Agustínez, Buenabarba, San Muñoz, Villa Adelfa kaj la senhomejo Gallegos de Huebra, okupas totalan areon de 53,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 241 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun Castillejo de Huebra, je 8,4 kilómetros norde. Nordokcidente kun Muñoz, je 13,2 km. Nordoriente kun Aldehuela de la Bóveda, je 11,8 km. Sude kun Abusejo, je 13,6 km. Sudokcidente kun Cabrillas, je 8,7 km. Sudoriente kun La Sagrada je 7,5 km. Oriente kun Carrascal del Obispo je 15,1 km. Kaj okcidente, je 12,7 km, kun La Fuente de San Esteban. Ĝi distas 48 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis (piedirado).

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti