San Vicente del Valle

San Vicente del Valle [sanbiZENte delBAlje] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca lime kun Rioĥo. La loknomo San Vicente del Valle estas komprenbebla kiel Sankta Vincento de la Valo.

San Vicente del Valle
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 10′ U (mapo)42.336944444444-3.1619444444444Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 954 m [+]
Areo 13,42 km² (1 342 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Vicente del Valle (Provinco Burgoso)
San Vicente del Valle (Provinco Burgoso)
DEC
San Vicente del Valle
San Vicente del Valle
Situo de San Vicente del Valle
San Vicente del Valle (Hispanio)
San Vicente del Valle (Hispanio)
DEC
San Vicente del Valle
San Vicente del Valle
Situo de San Vicente del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Vicente del Valle [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 52 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipo estas formata de la loĝlokoj Espinosa del Monte (foto de la ponto en la tabelo), San Clemente del Valle kaj San Vicente del Valle.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Sed la origino de San Vicente del Valle estas pli frua, ĉar la preĝejo estas devena de visigotoj de la 6-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti