Sancedo [sanZEdo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Sancedo estas etimologie rilatebla al salikejo, kiel aludo al arbo ofta en la regiono. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Sancedo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24439
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 532  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 6° 38′ U (mapo)42.667777777778-6.6327777777778Koordinatoj: 42° 40′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 673 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sancedo (Provinco Leono)
Sancedo (Provinco Leono)
DEC
Sancedo
Sancedo
Situo de Sancedo
Sancedo (Hispanio)
Sancedo (Hispanio)
DEC
Sancedo
Sancedo
Situo de Sancedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sancedo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Preĝejo de Ocero.
Omaĝo al leterportisto.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cueto, Ocero kaj Sancedo, okupas totalan areon de 31,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 536 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 132 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti