Sanchonuño
Sanchonuño [sanĉoNUnjo] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Sanchonuño estas etimologie komprenebla kiel Sancho Nuño alude al iama loĝanto.
Sanchonuño | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40297 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 012 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 19′ N, 4° 18′ U (mapo)41.323333333333-4.305Koordinatoj: 41° 19′ N, 4° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 802 m [+] | ||
Areo | 29,27 km² (2 927 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sanchonuño [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 980 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 270 el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 52 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cuéllar, Común Grande de las Pegueras kaj Gomezserracín. La loĝloko estas inter rojoj Prado de la Vega kaj Caz Grande inter montetoj kaj aliaj rojoj, apud la aŭtoŝoseo Autovía de Pinares A-601 inter Pinarejos sude kaj Cuéllar norde.
Historio
redaktiOni trovis restaĵojn de iama loĝado en Bronzepoko kaj de visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de 1247, kaj ties historio estis ligita al Cuéllar, al kies Comunidad de Villa y Tierra Sanchonuño apartenis, ene de la sesopo de Navalmanzano.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj nun industrio por transformado de produktoj de irigacio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Krome estas ioma aktiveco pri fiŝbredado de tinko en du lagetoj.
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Tomaso de la 16-a jarcento.