Sancti-Spíritus (Salamanca)

(Alidirektita el Sancti-Spíritus)

Sancti-Spíritus estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Riberas del Águeda, Yeltes y Agadón. Sancti-Spíritus estas latina nomo tradukebla al Sankta Spirito.

Sancti-Spíritus
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 738  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 6° 24′ U (mapo)40.705277777778-6.4008333333333Koordinatoj: 40° 42′ N, 6° 24′ U (mapo) [+]
Alto 757 m [+]
Areo 141,9 km² (14 190 ha) [+]
Sancti-Spíritus (Provinco Salamanko)
Sancti-Spíritus (Provinco Salamanko)
DEC
Sancti-Spíritus
Sancti-Spíritus
Situo de Sancti-Spíritus
Sancti-Spíritus (Hispanio)
Sancti-Spíritus (Hispanio)
DEC
Sancti-Spíritus
Sancti-Spíritus
Situo de Sancti-Spíritus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sancti-Spíritus, Salamanca [+]
vdr
Nova preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 141,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 841 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Bañobárez, Fuenteliante, Retortillo (eksklavo) kaj Olmedo de Camaces (eksklavo), Martín de Yeltes, Castillejo de Martín Viejo, Castraz, Ciudad Rodrigo kaj Alba de Yeltes. La altitudo oscilas inter 841 metroj sude kaj 710 metroj borde de la rivero Yeltes. La domaro kuŝas sur 756 metroj super marnivelo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti