Sancti Spiritu

setlejo en Argentino

Sancti Spiritu estis la unua setlejo hispana starigita en la aktuala teritorio argentina; ĝi estis fondita de Sebastiano Kaboto la 27-a de februaro de 1527, borde de la rivero Korondo, ĉe la elfluejo de la rivero Carcarañá kaj je 6 km de la kunfluejo de tiu en la rivero Paranao. Tiu loko estas, formante arkeologian kuŝejon kaj ŝtatan muzeon, en la sudorienta pinto de la aktuala setlejo Puerto Gaboto, 60 km norde de la urbo Rosario. Ĝi havis eĉ kapelon kie oni celebris geedzigojn inter hispanoj kaj gvaranioj. Tammen malbona traktado fare de la hispanoj kontraŭ la indiĝenoj okazigis ke tiuj detruis la setlejon. La ruinoj de Sancti Spíritu estas je 150 metroj de la elfluejo de la rivero Karkaranjao. La geografiaj karakteroj kaj la erozio okazigita de la akvofluo okazigis, ke parto de la setlejo malaperis definitive.[1]

Notoj redakti

  1. http://www.revistaenie.clarin.com/ideas/Ruinas_de_primer_asentamiento_europeo_en_Argentina_0_617938409.html Hallan nuevas ruinas del primer asentamiento europeo en el país, alirita la 29an de majo 2012.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 32° 26′ 31″ S 60° 48′ 19″ U / 32.44194 °S, 60.80528 °U / -32.44194; -60.80528 (mapo)