Sandhurst

Sandhurst estas malgranda urbo kaj civila paroĥejo en Anglio de 7 966 hejmoj kaj 20 803 loĝantoj (censo de 2001), ĉefe rezideja laŭ naturo kun malmultaj kelkaj malpezaj industrioj. Ĝi estas en la sudorienta angulo de la ceremonia Reĝa Graflando Berkshire, ene de la borough Bracknell Forest, kaj estas situa je 33 mejloj (53 km) sudokcidente de centra Londono, 2.5 mejlojn (4.0 km) nordokcidente de Camberley kaj 6 mejlojn (9.7 km) sude de Bracknell.

Sandhurst
Daffodils in Ambarrow Court - geograph.org.uk - 709473.jpg
Administrado
Poŝtkodo GU47 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 21′ N, 0° 48′ U (mapo)51.349-0.80000000000001Koordinatoj: 51° 21′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Sandhurst

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sandhurst, Berkshire [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Preĝejo de Sankta Mikaelo kaj Ĉiuj Anĝeloj.

Sandhurst estas konata tutmonde kiel la loko de la Reĝa Militakademio Sandhurst (ofte referencata simple kiel "Sandhurst", "The Academy" aŭ "The RMA"). Spite sian proksimecon al Camberley, Sandhurst estas hejmo ankaŭ de granda eksterurba komercan disvolviĝo. Tiu loko estas nomita "The Meadows" (la prerioj) kaj havas hipermerkatojn Tesco Extra kaj Marks and Spencer, du el la plej grandaj en la lando.[1][2]

ReferencojRedakti

  1. Marks & Spencer – Sandhurst, Bracknell Forest. Yelp.co.uk (15a de Majo 2012). [1] Alirita la 8an de Junio 2017.
  2. Meadows Shopping Centre. Meadowscentre.co.uk. [2] Alirita la 8an de Junio 2017.