Sankta Donatus
Sankta Donatus (ankaŭ Sankta Bonatus) (1168-1249) estas romkatolika sanktulo.
Sankta | ||
Donatus (Bonatus) | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1168 | |
Morto | 1249 | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo [#] | |
Sanktulo | ||
Honorata en | la Romkatolika Eklezio | |
Ĉefsanktejo | la Preĝejo Sankta Roĥo (Vieno) | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
BiografioRedakti
Li naskiĝis kaj loĝis en Italio. Post 20-jariĝo li forlasis gepatran hejmon kaj sekvajn dudek jarojn vagadis tra kavaliraj kasteloj kiel kortegana bufono. Post grave malsaniĝi li draste ŝanĝis la vivmanieron kaj setliĝis ĉe Budrio (en Lungiano) kiel ermito[1].
Iom post iom ĉirkaŭ li formiĝis aro da adeptoj, kiuj deziris sekvi lian vivovojon. Lia patro nomiĝis Johannes, la patrino Bona, do li mem famiĝis kiel Johannes Bone (Bonus, Bonatus). La nova komunumo baptis sin Johanbontoj (Jamboniten). Kreiĝis reto de monaĥejoj, kiuj subiĝis al la aŭgustenana ordo[1].
RestaĵojRedakti
La sanktejo kun liaj restaĵoj troviĝas en la preĝejo Sankta Roĥo en Vieno (Aŭstrio). Sur la ligna kesto estas skribite Bonatus – same kiel en la eklezia dokumento. Tamen li famiĝis kaj nun estas konata sub alia formo de sia nomo, menciita en la dua paĝo de la sama papero — Donatus[1].
Eksteraj ligilojRedakti
- Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10. (raporto pri vizito al preĝejo de Sankta Roĥo en Vieno en 2016)
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.