SANKTA ELIFIO estis la iomete obskura francdevena sanktulo (latine: Sanctus Eliphius), kiu eble mortis kiel martiro dum la regado de imperiestro Juliano la Apostato en 362. La kolonja ĉefepiskopo Bruno transportigis lian korpon Kolonjon en la 10-a jc. La relikvokesto malfermiĝis sub ĉefepiskopo Hermano de Heslando en la 15-a jc. En la 1863-a jaro oni malfermis la sarkofagon denove por sendi parton de la kruro de la mortinta en Lorenon.

Sankta Elifio en kolonja preĝejo
Statuo apud la kirko de Soulosse-sous-Saint-Élophe en Franclando

Ankoraŭ nun la ostoj kuŝas en la preĝejo de Sankta Martino en Kolonjo. La memortago de la sanktulo soleniĝas la 16-an de oktobro.

Literaturo redakti

Ligiloj redakti