Sanktejo de la Libro


Sanktejo de la Libro (hebree היכל הספר, Hejĥal HaSefer) estas fama konstruaĵo en la Muzeo de Israelo en Jerusalemo. Ĝi montras la Manuskriptojn de la Morta Maro kiuj estis malkovritaj en 1947 ĉe Uedo Qumran de la arkeologo D-ro Yigael Yadin.

Sanktejo de la Libro
(hebree היכל הספר)
muzeo
Oficiala nomo: היכל הספר
Lando Israelo
Kvartalo Giv'at Ram
Municipo Jerusalemo
Historiaj regionoj Izraela reĝlando, Bizanca imperio, Jerusalema reĝlando, Osmanida imperio, Brita mandato Palestino
Parto de Jerusalemo
Najbaras kun Kneset, Hebrea Universitato
Kolektaĵoj Manuskriptoj de la Morta Maro, Bibliaj artefaktoj, Manuskriptoj
Konstruaĵo Sanktejo de la Libro
Situo Muzeo de Israelo
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 31° 46′ 24″ N 35° 12′ 10″ O / 31.77333 °N, 35.20278 °O / 31.77333; 35.20278 (mapo)
Direktoro James Snyder
Por publiko alirebla
Horzono IST (UTC+2)
 - somera tempo ISST (UTC+3)
Situo enkadre de Israelo
Situo enkadre de Israelo
Situo enkadre de Israelo
Vikimedia Komunejo: Israel Museum, Jerusalem
Retpaĝo: www.imj.org.il/wings/%D7%9E%D7%9B%D7%9C%D7%95%D7%9C-%D7%94%D7%99%D7%9B%D7%9C-%D7%94%D7%A1%D7%A4%D7%A8

Historio redakti

Komence, estis intencite konstrui domon por la rulaĵoj sur la kampuso Givat Ram de la Hebrea Universitato, apud la Nacia Librejo de Israelo. La konstruaĵo estis konstruita en 1965, financita fare de la familio de David Samuel Gottesman, hungara-juda filantropo.

La sanktejo estas konstruita kiel blanka kupolo, kovranta strukturon metitan du trionojn sub la grundo, kiu estas reflektita en akvo-baseno kiu ĝin ĉirkaŭas. Laŭlarĝe de la blanka kupolo estas nigra muro el bazalto. Laŭ iu interpreto, la koloroj kaj formoj de la konstruaĵo estas bazitaj sur la figuraĵoj de la libro de la Milito de la Filoj de Lumo kontraŭ la Filoj de Mallumo; la blanka kupolo simbolas la Filojn de Lumo kaj la nigra muro simbolas la Filojn de Mallumo.

Tial ke la fragileco de la rulaĵoj malebligas montri ilin ĉiujn sur kontinua bazo, sistemo de rotacio estas uzata. Post rulaĵo estis elmontrita dum 3-6 monatoj, ĝi estas forigita de sia montrofenestro kaj lokita portempe en speciala provizejo, kie ĝi "ripozas" de ekspozicio.

La sanktejo entenas la skribrulaĵon de Jesaja, kiu datiĝas de la dua jarcento a.K., la plej nerompita de la Mortinta Maro, kaj la Kodekson de Aleppo originante de la 10-a jarcento p.K., la plej malnova ekzistanta hebrea Biblio.

En 2013, la Banko de Israelo eldonis israelan Etalonan moneron dediĉitan al la Sanktejo de la Libro.

Eksteraj ligiloj redakti