Santa Cruz del Valle Urbión
Santa Cruz del Valle Urbión [santaKRUZ delbalje urBJON] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca. La loknomo Santa Cruz del Valle Urbión estas komprenebla kiel Sankta Kruco de la Valo Urbión.
Santa Cruz del Valle Urbión | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09268 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 103 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 18′ N, 3° 13′ U (mapo)42.302777777778-3.2216666666667Koordinatoj: 42° 18′ N, 3° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 961 m [+] | ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Cruz del Valle Urbión [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 101 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 44 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Frua mencio estis de 1146, en la foruo havigita al Cerezo de Río Tirón. Inter 134 domaroj menciitaj kiel apartenantaj al la alfoz de Cerezo, aperas Sancta Crux del Valle kun Halariza kaj Valmala.
Santa Cruz del Valle Urbión formis parton de la Concejo de Santa Cruz, Soto y Garganchón en la partido de Santo Domingo de la Calzada, kun jurisdikcio de senjorlando plenumita de la grafo de Erbauz kiu nomumis urbestron.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro kaj la ermitejo de San Millán.