Provinco Santa Elena
(Alidirektita el Santa Elena (provinco))
Santa Elena estas provinco de Ekvadoro, kreita la 7-an de novembro 2007 el la tri kantonoj Santa Elena, Salinas kaj La Libertad, antaŭe apartenintaj al la najbara provinco Guayas. Ĝi havas sian nomon de la ĉefurbo Santa Elena - la provinca, kantona kaj urba nomoj kompreneble aludas al la katolika sanktulino Helena de Konstantinopolo. En 2007 la provinco havis proksimume 235 000 loĝantojn.
- Ĉefurbo: Santa Elena
- Areo: 3 763 km²
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 235 000 (laŭ la stato de 2007)
Provincoj de Ekvadoro | ![]() |
---|---|
Azuay | Bolívar | Cañar | Carchi | Chimborazo | Cotopaxi | El Oro | Esmeraldas | Galapagoj | Guayas | Imbabura | Loja | Los Ríos | Manabí | Morona-Santiago | Napo | Orellana | Pastaza | Pichincha | Santa Elena | Santo Domingo de los Tsáchilas | Sucumbíos | Tungurahua | Zamora-Chinchipe |