Santa Gadea del Cid

Santa Gadea del Cid [santagaDEa delZID] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro.

Santa Gadea del Cid
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 3° 4′ U (mapo)42.714722222222-3.0588888888889Koordinatoj: 42° 43′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 506 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Gadea del Cid (Provinco Burgoso)
Santa Gadea del Cid (Provinco Burgoso)
DEC
Santa Gadea del Cid
Santa Gadea del Cid
Situo de Santa Gadea del Cid
Santa Gadea del Cid (Hispanio)
Santa Gadea del Cid (Hispanio)
DEC
Santa Gadea del Cid
Santa Gadea del Cid
Situo de Santa Gadea del Cid

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Gadea del Cid [+]
vdr

Geografio redakti

 
Monaĥejo Espino.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 152 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 76 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 1008 Santa Gadea del Cid aperis menciita per la nomo "Término" (Fino), probable atribuita pro la limo inter la regnoj Kastilio kaj Navaro. Tiukadre estis evidenta defendejo, kiel avangarda fortikaĵo de Kastilio. En 1012 estis registro de la grafo de Kastilio, Sancho García.

Dum la dominado de Navaro, García de Nájera donis la loĝlokon al sia edzino Estefanía. En la dua duono de la 11-a jarcento ĝi pasis al Kastilio, kaj tiel ĝi restis escepte dum la minoritato de Alfonso la 8-a. La loĝloko probable ŝanĝis sian lokon en la 13-a jarcento pro detruo dum landlimaj miilitoj.

Aktualo redakti

 
Domoj de la placo.
 
Kastelo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas jeno:

  • La tuta urbo estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en kategorio de Historia Komplekso la 12an de Aprilo 1973.[1]
  • Monaĥejo Espino deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en kategorio de Monumento la 31an de oktobro 1991.[1]
 
Ermitejo Las Eras.
  • Ermitejo Las Eras, romanika de fino de la 12-a jarcento, sur monteto, ĉe loka tombejo.
  • Kastelo de Santa Gadea del Cid, korespondanta al iama fortikaĵo, datita en la 11-a jarcento kaj reformita en la 15-a jarcento, konstruita de Pedro López de los Manrique.
  • Murego kun celo defenda de la kastelo, ĉe la krenelhava turo de la preĝejo, la du pordegoj al la urbo kaj perimetraj muregoj.
  • Puerta de la Villa, arko de 2,55 m kun iom svaga blazono de Padilla kaj Manrique; estas restaĵoj de kreneloj kaj pafilfenestroj. Ĝi estis uzita kiel prizono. Kaj Puerta de Abajode las Eras.
  • Placo de la Preĝejo, nome kastilia popola arkitekturo, kie okazis bazaro kaj nun modernaj eventoj.
  • Iama Hospitalo San Lázaro, nune domo de rura turismo.
  • Gotika preĝejo de Sankta Petro kun ĉefretablo platereska kaj Paroĥa Muzeo.
  • Romanika ermitejo de Nuestra Señora de las Eras kun modernaj pentraĵoj en la interno.
  • Ermitejo de Nuestra Señora del Patrocinio, kun arko kaj baroka sonorilmuro.
  • Du krucoj kaj blazondomoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti