Santa María de Guía de Gran Canaria

Santa María de Guía de Gran Canaria [santamaRIa deGIa degrankaNArja] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la norda parto de la insulo Gran Canaria.

Santa María de Guía de Gran Canaria
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35459
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 948  (2023) [+]
Loĝdenso 327 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 8′ N, 15° 38′ U (mapo)28.138888888889-15.632777777778Koordinatoj: 28° 8′ N, 15° 38′ U (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 42,59 km² (4 259 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María de Guía de Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
Santa María de Guía de Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
DEC
Santa María de Guía de Gran Canaria
Santa María de Guía de Gran Canaria
Situo de Santa María de Guía de Gran Canaria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de Guía [+]
vdr

La ĉefa loĝloko estas La Atalaya, en la nordo de la municipa teritorio, ĉe la marbordo kaj ĉe la monto Pico de la Atalaya aŭ monto de Gáldar (432 m). Menciindas ankaŭ aliaj kvartaloj aŭ submunicipoj kiel Montaña Alta, Casas de Aguilar, San Juan, La Dehesa, El Gallego, San Roque, La Montaña, Anzo, La Cuesta kaj Becerril.

Geografio redakti

 
Pico de la Atalaya en 1893.

Santa María de Guía de Gran Canaria estas en la norda parto de la insulo Gran Canaria, je 22 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 42 km².[3][4]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Gáldar (okcidente) kaj Moya (oriente). Norde estas la Atlantika Oceano.[4]

La municipa teritorio deklivas el sudaj altaĵoj ĝis la marbordo kun averaĝa altitudo de 180 m super marnivelo.[4] La teritorio havas triangulan formon kun supra pinto proksime al la kaldero Pinos de Gáldar kaj bazon en la norda marbordo, kie hegemonias klifoj kun ununura strando San Felipe, kiun somere oni kovras je sablo.

Historio kaj toponimio redakti

 
Arkeologia stokejo de Valerón (guanĉoj).
 
Placo kaj preĝejo de La Atalaya.

En la areo estis grava setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko. Ĝis la konkero de Gran Canaria en 1478-1483, la loko nomiĝis Aguía, apud Agaldar, ĉefurbo de la guanĉa regno Guanartemato. Tio pluis almenaŭ ĝis 1555, laŭ la dokumentoj de dispartigo de teroj kaj akvo de Gran Canaria, farita post la okupacio de la insulo fare de la kastilianoj. Post tio, la historia kerno nomiĝis Villa de Guía, pli simple Guía [GIa], ĝis la 19-a jarcento, kiam ekuziĝis la nomo Guía de Gran Canaria, pro administracia modernigo kaj por diferencigi ĝin disde aliaj Guía, ekzemple Guía de Isora en la insulo Tenerife.[5][6][7][8]

Dum la frankisma diktaturo, la 28an de decembro 1962 la tiama urbestro, Rafael Velázquez García, proponis ŝanĝi la oficialan nomon al Santa María de Guía, aldonante katolikan nomon kongrue kun la tiama religiema sinteno de la reĝimo. Tio aprobiĝis la 26an de aprilo 1963, kaj poste la insula registaro definitive aprobis ĝin sed kombinante ambaŭ nomojn, pro kio la nomo iĝis tiom longa: Santa María de Guía de Gran Canaria, aprobita de la ŝtata registaro la 23an de julio 1963.[9][10] Dum la 21-a jarcento stariĝis debato pri la reveno al la iama nomo, sed ankoraŭ sen rezulto. Ĝis nun tiu municipo havas la plej longan nomon en la tuta insularo laŭ nombro de vortoj kaj laŭ nomnro de literoj (kaj eble de la tuta lando).

Demografio redakti

La municipo havis 13 871 loĝantojn je 2021, estante la 20a de la provinco Las Palmas kaj la 11a de la insulo Gran Canaria.[11]

Historie la loĝantaro kreskiĝis ĝis 12 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malmulte kreskiĝis laŭlonge de la dua duono de la 20-a jarcento ĝis nunaj 13 000.

Teritoria organizado redakti

Gáldar dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[11]

 
Casa de Quintana.

Anzofé, Barranco del Pinar, Barranquillo Frío, Bascamao, Becerril, Caleta de Soria, Carretera Moya Palmital, Casas de Aguilar, Cuesta de Caraballo, Desaguaderos, Doñana, El Hormiguero, El Calabozo, El Gallego, El Junquillo, El Palmital, Farailaga, Hoya de Pineda, Hoya del Pedregal, La Atalaya, La Cañada, La Dehesa, La Suerte, Las Boticarias, Llanos de Parra, Lomo Betancort, Lomo Las Azucenas, Lomo Los Martínez, Marente, Mondragones, Montaña Alta, Paso María de los Santos, San Blas, San Felipe, San Juan, Santa Cristina, Santa María de Guía de Gran Canaria, Tres Cruces, Tres Palmas, Verdejo kaj Vergara.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

Guía bazigis sian ekonomion en agrikulturo (unue sukerkano kaj poste vitoj, legomoj kaj cerealoj kaj finfine bananoj, ĉefe el la dua duono de la 20-a jarcento).[4] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj, ŝafoj, bovoj kaj porkoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo kune kun kultivado de terpomoj.​[4] Estas ankaŭ interesaj artmetioj pri fabrikado de tranĉiloj, ceramiko kaj lignaĵoj, ĉefe cele al turismo.

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Nun estas granda disvolviĝo de rura turismo. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj aliaj okupitecoj.[4]

 
Preĝejo de Santa María de Guía.
 
Strando Vagabundos.

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[12]

Arkeologio redakti

  • Arkeologia stokejo Cenobio de Valerón.
  • Tagoror del Gallego.

Religiaj kaj civilaj redakti

  • Preĝejo de Santa María de Guía. (barok-novklasika, kun placo).
  • Naskodomoj de la pastro Gordillo kaj de Néstor Álamo.
  • Histori-Arta Komplekso de Santa María de Guía.
  • Domoj de Quintana kaj de Sánchez-Ochando.

Naturaj lokoj redakti

  • Strando Vagabundos

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. Madoz, Pascual (1847). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar IX. Madrid: Est. Tipográfico-literario Universal. p. 77.
  6. Viera y Clavijo, José de (1950-1952) [1772]. Elías Serra Rafols, ed. Noticias de la historia general de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones.
  7. González-Sosa, Pedro (17a de marto 2008). «Recuperar la denominación Guía de Gran Canaria». La Provincia. Diario de Las Palmas (Prensa Ibérica). Konsultita la 15an de novembro 2018.
  8. Aguiar Castellano, Sergio (2008). «A propósito del cambio de nombre del municipio de GUÍA». Ciudaddeguia.com (Santa María de Guía de Gran Canaria). Konsultita la 15an de novembro 2018.
  9. «Historia». Ayuntamiento de Santa María de Guía. Konsultita la 15an de novembro 2018.
  10. «Hoy, fiesta patronal de Santa María de Guía». El Eco de Canarias. 15a de aŭgusto 1965. Konsultita la 15an de novembro 2018.
  11. 11,0 11,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  12. «Santa María de Guía de Gran Canaria». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti