Santa María del Cubillo

Santa María del Cubillo [santamaRIa delkuBIljo] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Santa María del Cubillo estas komprenebla kiel Sankta Maria de la Tureto, alude al la turo de fama ermitejo.

Santa María del Cubillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 315  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 4° 28′ U (mapo)40.717777777778-4.4616666666667Koordinatoj: 40° 43′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 205 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María del Cubillo (Provinco Avilo)
Santa María del Cubillo (Provinco Avilo)
DEC
Santa María del Cubillo
Santa María del Cubillo
Situo de Santa María del Cubillo
Santa María del Cubillo (Hispanio)
Santa María del Cubillo (Hispanio)
DEC
Santa María del Cubillo
Santa María del Cubillo
Situo de Santa María del Cubillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María del Cubillo [+]
vdr
Santa María del Cubillo en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Blascoeles.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de du loĝlokoj, nome: Aldeavieja (Malnova Domaro) kaj Blascoeles [blaskoEles]; ĝi okupas totalan areon de 65,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 314 loĝantojn. Ĝi perdis 175 loĝantojn el la 1980-aj jaroj post ĝia kreado pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 21 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Tolbaños, Maello, Villacastín (Segovio), Ojos-Albos, Ávila, Navalperal de Pinares kaj Villacastín (Segovio). Fluas la rivero Voltoya.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En Aldeavieja estas preĝejo de la 16-a jarcento, restaĵoj de romanika ermitejo de la 11-a jarcento (privata) kaj alia ermitejo je 5 km, nome Nuestra Señora del Cubillo. Ankaŭ en Blascoeles estas preĝejo kaj ermitejo. Aldeavieja jam ekzistis en 1148 kaj estis batalejo dum la Karlismaj militoj kaj dum la Hispana Enlanda Milito.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj ŝtonminado. La municipo kreiĝis en 24a de Julio 1975 kiel konsekvenco de la aprobo de volonta fuzio de la iamaj municipoj de Aldeavieja kaj Blascoeles.​ En Aldeavieja oni filmis scenojn de diversaj filmoj.

Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado), krom ventogeneratoroj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aldeavieja y su Santuario de la Virgen del Cubillo.- Amalia Descalzo Lorenzo. Institución Gran duque de Alba. Ávila. 1988
  • Aldeavieja y el Cubillo.- Fabián Crisóstomo Jiménez. Ávila. 1987
  • Documentación Medieval de los Archivos Municipales de Aldeavieja... - Gregorio del Ser Quijano. Institución Gran duque de Alba. Ávila. 1998
  • Mangada lucha en Villacastín... .- Rafael Álvarez Rodríguez. 2008
  • El Arquitecto Sebastián de Benavente (1619-1689) y el retablo cortesano.- Juan María Cruz Yábar. 2013
  • La polifacética figura de Francisco de Herrera Inestrosa, el Mozo.- Antonio García Baeza. 2012
  • Apuntes biográficos sobre un abulense defensor de Baler (Filipinas): Domingo Castro Camarena. Juan Antonio Martín Ruiz. Cuadernos Abulenses. 2013
  • El último de Ávila. Juan Carlos Huerta Abargues. Diario de Ávila. Ávila.13/05/2017.
  • Guía para visitar los santuarios marianos de Castilla-León. Clara Fernández Ladreda, Mª Jesús Ibirico, Jesús Arraez. Ed. Encuentro, 1992.