Santa Marta de Tormes

Santa Marta de Tormes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Santa Marta de Tormes estas tradukebla etimologie al Sankta Marta kaj Tormes estas aludo al la rivero Tormes.

Santa Marta de Tormes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37900 • 37194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 683  (2023) [+]
Loĝdenso 1 471 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 5° 38′ U (mapo)40.949444444444-5.6325Koordinatoj: 40° 57′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 779 m [+]
Areo 9,98 km² ( 998 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Marta de Tormes (Provinco Salamanko)
Santa Marta de Tormes (Provinco Salamanko)
DEC
Santa Marta de Tormes
Santa Marta de Tormes
Situo de Santa Marta de Tormes
Santa Marta de Tormes (Hispanio)
Santa Marta de Tormes (Hispanio)
DEC
Santa Marta de Tormes
Santa Marta de Tormes
Situo de Santa Marta de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Marta de Tormes [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 14 806 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 14 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo. Ĝi distas nur 5 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Ĝi estas la plej loĝata urbo de la metropola areo de Salamanko.

Lims norde kun Salamanko kaj Cabrerizos, separata de ambaŭ per la rivero Tormes kiu estas la dividejo. Okcidente, limas kun Carbajosa de la Sagrada, kaj sude kaj oriente kun Pelabravo. La municipo estas dividita per la aŭtoŝoseo N-501, kiu komunikas Salamankon kun Madrido. Tiu ĉirkaŭŝoseo separas la urban kernon disde la novaj kvartaloj de unufamiliaj loĝejoj.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti