Santa Olalla de Bureba
Santa Olalla de Bureba [santaoLAlja debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordocentro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Santa Olalla de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Sankta Eŭlalia de Bureba, alude al la komarkonomo.
Santa Olalla de Bureba | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09292 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 29′ N, 3° 26′ U (mapo)42.476111111111-3.4408333333333Koordinatoj: 42° 29′ N, 3° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 855 m [+] | ||
Areo | 10,74 km² (1 074 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 30 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Galbarros, Quintanavides, Monasterio de Rodilla kaj Santa María del Invierno.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Prádano, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia (platereska pordego).