Santaliestra y San Quílez

Santaliestra y San Quílez [santaLJEStra isanKIlez] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas apuda Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Santaliestra y San Quílez
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22461
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 0° 22′ O (mapo)42.3069444444440.36444444444444Koordinatoj: 42° 18′ N, 0° 22′ O (mapo) [+]
Alto 561 m [+]
Areo 23,335402 km² ( 233 3.5 402 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santaliestra y San Quílez (Provinco Ŭesko)
Santaliestra y San Quílez (Provinco Ŭesko)
DEC
Santaliestra y San Quílez
Santaliestra y San Quílez
Situo de Santaliestra y San Quílez
Santaliestra y San Quílez (Hispanio)
Santaliestra y San Quílez (Hispanio)
DEC
Santaliestra y San Quílez
Santaliestra y San Quílez
Situo de Santaliestra y San Quílez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santaliestra y San Quílez [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Ésera. Ĝi enhavas la loĝlokojn Santaliestra y San Quílez (municipa ĉefurbo), Caballera, kaj senhomejoj La Corona, Las Eras kaj Oliniás. Ĝi limas okcidente kun Graus, kaj sude kun Perarrúa ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la aragona.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Santaliestra mem kiel sidejo de la municipo (561 msm)[1] estas je 99 km oriente de Huesca. Ĉiuj loĝlokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ la ŝoseo A-139 kiuj kondukas al Campo norde kaj al Perarrúa sude.

Historio redakti

La deveno de la loko rilatas al domaroj ĉirkaŭ du ermitejoj. En 1018 Sanaliestra estis konkerita de Sanĉo la Plej Aĝa kiu lasis terojn al fratoj Rikulfo kaj Arnaldo, kiuj en 1020 donis ilin al la Abato Galindo. Dume la ekleziaj kaj alitemaj aferoj dependis de la monaĥejo de Obarra.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Santaliestra y San Quílez kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 79 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj du ermitejoj, kelkaj el kiuj romanikaj, mezepokaj domegoj, akvorezervejo, naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti