Santo Domingo (Ekvadoro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Santo Domingo

Santo DomingoSanto Domingo de los Colorados (de la kolorigitoj) estas urbo ekvadora, ĉefurbo de la Provinco Santo Domingo de los Tsáchilas. Kun populacio de 270.875 loĝantoj (en 2010) estas la kvara urbo plej loĝata de Ekvadoro, post Guajakilo, Kito kaj Kuenko. Santo Domingo situantas en la Marborda Regiono de Ekvadoro. Estas komunika ligejo inter Kito, Guajakilo, Portoviejo, Chone, Esmeraldas, Manta, Ambato, Quevedo kaj aliaj gravaj urboj.

Santo Domingo
city in Ecuador

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo EC230150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 334 826  (2022) [+]
Loĝdenso 4 193 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 15′ S, 79° 10′ U (mapo)-0.25416666666667-79.171944444444Koordinatoj: 0° 15′ S, 79° 10′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 79,85 km² (7 985 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Santo Domingo (Ekvadoro)
Santo Domingo (Ekvadoro)
DEC
Santo Domingo
Santo Domingo
Situo de Santo Domingo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santo Domingo, Ecuador [+]
vdr

La urbo estas la politika centro de la provincio, kaj unu de la ĉefaj de la lando, estas sidejo de grandaj kulturaj, financaj, administraj kaj komercaj instancoj. Estas dividita en 7 urbaj paroĥejoj, kiuj siavice subdividiĝas en kvartaloj.

Toponimio redakti

La nomo de Santo Domingo devenas el ĉirkaŭ 1660 pro la ĉeesto de la religa ordeno de predikistoj dominikanoj kiuj katolikigis la indiĝenajn popolojn nome colorados ("kolorigitoj") de Cocaniguas, Yambe, San Francisco, San Miguel kaj Santo Domingo. Kaj la termino "Colorados" aludas al kutimo de la indiĝenoj caĉilaoj farbi sian hararon ruĝe per ŝmirado de aĉiote. 0° 13′ 50″ S 79° 10′ 40″ O / 0.23056 °S, 79.17778 °O / -0.23056; 79.17778 (mapo)