Guayaquil
Guajakilo aŭ Guayaquil (legu gŭajaKIL) estas la plej granda urbo de Ekvadoro, ĉefurbo de la provinco Guayas.
Guajakilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Guayaquil | |||||
urbo urbego plej granda urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Provinco | Guayas | ||||
Kantono | Guayaquil | ||||
| |||||
Poŝtkodo | EC0901 | ||||
Retpaĝaro | www.guayaquil.gob.ec | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 278 691 (2010) | ||||
Loĝdenso | 6 614 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 2° 11′ S, 79° 53′ U (mapo)-2.1833333333333-79.883333333333Koordinatoj: 2° 11′ S, 79° 53′ U (mapo) | ||||
Alto | 4 m | ||||
Areo | 344,5 km² (34 450 ha) | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
Situo de Guajakilo rilate al provinco Guayas. | |||||
| |||||
Pliaj informoj | |||||
Riveroj | Guayas | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Guayaquil [+] | |||||
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 2 650 288 loĝantoj sur areo de 354,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 477 loĝantoj/km².
La urbo estis fondita en 1531 kun la nomo Santiago de Guayaquil. Ĝi situas ĉe 2° 13′ S, 79° 54′ U (mapo)-2.2166666666667-79.9 , 250 km sude de la ĉefurbo, Kito, apud la Pacifika Oceano.
La urbo estas la industria centro de la lando.
Historio
redaktiGuayaquil estis fondita je la 25-a de julio de 1531, fare de la hispana konkeranto Francisco de Orellana. En 1600 ĝi havis ĉirkaŭ 2.000 loĝantojn, kaj en 1700 iom super 10.000.
En 1687 kaj denove en 1709 ĝi estis atakita de piratoj.
En 1820 grupo de civiluloj kun la apogo de kelkaj soldatoj de la bataliono "Granaderos de Reserva", deklaris la sendependecon el Hispanio. José Joaquín de Olmedo estis nomumita guberniestro de Guayaquil.
En 1822 José de San Martín kaj Simón Bolívar havis faman konferencon en Guayaquil por plani la sendependecon de Sudameriko.
La nuna urbestro (alcalde aŭ gobernador de la ciudad) estas Jaime Nebot, kiu planis la projekton Malecón 2000, por renovigi la promenejon ĉe la rivero Guayas.
La 8-an de oktobro 2019 la prezidanto Lenín Moreno anoncis translokadon de la registaro al Guajakilo, ĉar Kito estis paralizita de amasaj protestoj kontraŭ ŝparprogramo trudita de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kiel kondiĉo por ĝia prunto je 4,2 miliardoj da dolaroj.