Santoyo [sanTOĝo] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Santoyo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Johano (aŭ pli malverŝajne Sankta Jakobo).

Santoyo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34490
Demografio
Loĝantaro 188  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 4° 21′ U (mapo)42.214722222222-4.3433333333333Koordinatoj: 42° 13′ N, 4° 21′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 34,69 km² (3 469 ha) [+]
Santoyo (Provinco Palencio)
Santoyo (Provinco Palencio)
DEC
Santoyo
Santoyo
Situo de Santoyo
Santoyo (Hispanio)
Santoyo (Hispanio)
DEC
Santoyo
Santoyo
Situo de Santoyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santoyo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Sankta Johano Baptisto.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 188 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 34 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la submunicipon Santiago del Val.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la fino de la 10-a jarcento. Iam estis murego (11-a jarcento).

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, ermitejo, pilorio, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti