Sardonikso[1] estas vario de kalcedono kun ruĝaj strioj, uzata kiel gemo.

Sardonikso
Polurita sardonikso

Priskribo redakti

La mineralo kalcedono havas plurajn nomojn, depende de la koloro kaj formo. Onikso estas ĝenerala nomo de kalcedono kun strioj; karneolo estas la nomo de ruĝa kalcedono. Sardonikso estas ruĝa onikso, t.e. kalcedono kun ruĝaj strioj.

Mencio en la Biblio redakti

La Apokalipso de Johano de la Nova Testamento asertas, ke la muro de la Nova Jerusalemo estos ornamita per 12 gemoj:

 
 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek-dua, ametisto
— Londona Biblio, Apokalipso 21:19–20

La kvina gemo estas antikve-greke σᾰρδόνῠξ, sardónuks, kognate tradukita kiel “sardonikso”.

Etimologio redakti

La nomo sardonikso devenas de la samsignifa helena σᾰρδόνῠξ sardónuks.

Referencoj redakti