Jacinto (mineralo)

ruĝa vario de zirkono

Jacinto[1] (aŭ, arkaike, hiacinto) estas ruĝeta travidebla vario de zirkono, uzata kiel gemo.

Ruĝa jacinto el Pakistano

PriskriboRedakti

La termino jacinto estas tradicia nomo de gemkvalitaj specimenoj de zirkono de kelkaj koloroj — ruĝaj, oranĝkoloraj, aŭ flavaj.[2]

Mencio en la BiblioRedakti

Laŭ la Torao, la surbrustaĵo de la efodo (izraelida pastra vesto) portas 12 gemojn en kvar vicoj:

 
 Kaj enmetu en [juĝan surbrustaĵon] enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico: rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico; kaj la dua vico: hiacinto [jacinto], safiro, kaj jaspiso; kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto; kaj la kvara vico: krizolito, kaj onikso, kaj berilo
— Londona Biblio, Eliro 28:15–20

La unua gemo en la dua vico estas hebree נֹפֶךְ, nofeĥ, kutime tradukita kiel jacinto. En la Zamenhofa Londona Biblio, la arkaika formo uzata estas hiacinto, nun evitinda pro konfuzo kun la planto. En la Septuaginto, la gemo estas tradukita kiel antikve-greke ἄνθραξ, ánthrax “karbo”, laŭ la brulruĝa koloro.

Simile, la Apokalipso de Johano asertas ke la muro de la Nova Jerusalemo estos ornamita per 12 gemoj:

 
 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek-dua, ametisto
— Londona Biblio, Apokalipso 21:19–20

La dekunua gemo estas antikve-greke ῠ̔ᾰ́κινθος, huákinthos, kognate tradukita kiel “jacinto”.

ReferencojRedakti

  1. jacint/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Hyacinth (angle). Encyclopædia Britannica Online.

Eksteraj ligilojRedakti