Sardo (mineralo)

gemo

Sardo[1]sardio[2] estas bruna vario de kalcedono.

Sarda ŝlosilo

Priskribo redakti

La mineralo kalcedono havas plurajn nomojn, depende de la koloro kaj formo. Onikso estas ĝenerala nomo de kalcedono kun strioj; karneolo estas la nomo de ruĝa kalcedono. Sardo estas, laŭ PIV, la kalcedona vario, kiu estas bruna aŭ ruĝeta “simila al karneolo sed malpli intense kolora”.[1]

Mencio en la Biblio redakti

Simile, la Apokalipso de Johano asertas ke la muro de la Nova Jerusalemo estos ornamita per 12 gemoj:

 
 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek-dua, ametisto
— Londona Biblio, Apokalipso 21:19–20

La sesa gemo estas antikve-greke σᾰ́ρδῐον, sárdion, kognate tradukita en la Londona Biblio kiel “sardio”. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto preferas la formon sardo.[1]

Etimologio redakti

La gema nomo devenas de la helena σᾰ́ρδῐον sárdion, ŝajne laŭ la loknomo Σάρδεις SárdeisSardeso” en Anatolio (nun Turkio).

La nomo sardonikso, alia vario de kalcedono, estas kunmetaĵo de sardo kaj onikso.

Referencoj redakti