Sarduri la 2-a estis reĝo de Urarto, kiu regis en la periodo 765-733 a.K.

Sarduri la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Urarto vd
Familio
Patro Argiŝti la 1-a vd
Infanoj Rusa la 1-a vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Detalo el verŝajna sagujo de Sarduri la 2-a

Sarduri la 2-a estis filo kaj sukcedinto de Argiŝti la 1-a, kaj li daŭrigis la ekspansion de la regno, profitante la malfortecon de la reĝoj de Asirio, Asur-Dan la 3-a kaj Aŝur-nirari la 5-a. Unue li subigis la teritoriojn de la ĉirkaŭaĵoj de la lagoj Sevan kaj Urmia. Sekve, li premis norde de Sirio kaj alta parto de Eŭfrato, atingante la vasalecon de la ĉefaj novhititaj regnoj de Malatjo, Kummuĥu, Karkemiŝ, kaj Meliddu.

Li ankaŭ entreprenis plurajn militkampanjojn kontraŭ Asirio, kiu tamen, kun la surtroniĝo de Tiglath-Pileser la 3-a, rekuperis la grandan potencon, kaj metis finon al la ampleksiĝo de Urarto. En la jaro 743 a.K okazis granda koalicio de Urarto kun siriaj urboj, kiu estis malvenkigita de la asiria reĝo.