Sarduro la 1-a estis reĝo de Urarto kiu regis dum la periodo de 832-825 a.K. Li estis filo de Lutipri, verŝajne, ankaŭ reĝo de Urarto, sed pri kiu oni nenion scias. Lia plej konata faro estis la translokigo de la ĉefurbeco, de Arzaŝkuno al Tuŝpo. Li skribis sur la muregojn de la nova ĉefurbo surskribon en kiu li estas priskribata kiel «reĝo de la tutaĵo», kaj «reĝo de Nairi», sekvante la ekzemplon de la granda najbaro, Asirio. Ĉi tiu surskribo, farita en akada kojnoskribo, estis la unua skriba atestaĵo de Urarto.

Sarduro la 1-a
Persona informo
Familio
Patro Lutipri vd
Infanoj Ishpuini of Urartu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Surskribo de Sarduro la 1-a