Scaletta Zanclea

komunumo de Italio

Scaletta Zanclea estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 836 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Itala kaj Messina.

Scaletta Zanclea
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco ME Mesino
Geografia situo 38° 3′ N, 15° 28′ O (mapo)38.0515.466666666667Koordinatoj: 38° 3′ N, 15° 28′ O (mapo)
Alto super marnivelo 8 m
Areo 5 km²
Loĝantaro 1836 (2023)
Loĝdenso 386 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Scaletta Marina, Scaletta Superiore, Guidomandri Marina kaj Guidomandri Superiore
Najbaraj komunumoj Itala kaj Messina
Patrono Sankta Maria de la Karmelo
Festa tago 16-a de julio
Nomo de loĝantoj scalettesi
Poŝtkodo 98029
Imposta kodo I492
Kodo laŭ ISTAT 083094
Telefona prefikso 090
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La loĝloko situas je la orienta marbordo de Sicilio sude de la urbolimoj de Mesino apud la aŭtoŝoseo A 18/E 45 kaj la fervojo al Taormina kaj Katanio. La komunumo konsistas el la urbopartoj Scaletta Marina, Scaletta Superiore, Guidomandri Marina kaj Guidomandri Superiore. Suda najbara komunumo estas Itala.

Kastelo de la familio Ruffo, princoj de Scaletta je montopinto (Scaletta Superiore) estas la plej konata vidindaĵo de la urbeto, enhavanta kulturhistoriajn kolektaĵojn. Ĝi estis konstruita dum la 13-a jarcento sub la aŭspicio de imperiestro Frederiko la 2-a. Alia vidindaĵo estas la rom-katolika preĝejo San Nicolò el la 17-a jarcento.

Je la 1-a de oktobro 2009 katastrofa ŝlim-lavango, kaŭzata de pluvego, detruis parto de la urbo kaj ĉirkaŭ 35 homoj perdis siajn vivojn; tiam estis detruata ankaŭ la valora historia konstruaĵo Palazzetto Ruffo en Scaletta Marina.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La kastelo de la princa familio Ruffo de Scaletta