Seán Ó Ríordáin

Seán Ó Ríordáin (3-a de decembro 191721-a de februaro 1977) estis la plej eminenta irlandlingva poeto en la 20-a jarcento. Partoj el lia poezio estas ankaŭ tradukita al Esperanto far Meva Maron, en la libro 'Noktaj Papilioj', Esperanto-Asocio de Irlando, 1998.

Seán Ó Ríordáin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1916 (1916-12-03)
en Ballyvourney
Morto 21-an de februaro 1977 (1977-02-21) (60-jaraĝa)
en Glanmire
Lingvoj irlanda vd
Ŝtataneco Irlando vd
Memorigilo Seán Ó Ríordáin
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj poeziokolektoj:

  1. 'Eireaball Spideoige' (La Vosto de Rubekolo), 1952.
  2. 'Brosna' (Lignaĵo), 1964.
  3. 'Rí na nUile',(La Reĝo de la Universo), 1967. Dulingva libro de tradukoj de la malnovirlanda poezio, kun Seán S. Ó Conghaile, C.SS.R.
  4. 'Línte Liombó' (Linioj de Limbo), 1971.
  5. 'Tar éis mo Bháis' (Post mia Morto), 1978, redaktika far Seán Ó Coileáin.
  6. 'Scáthán Véarsaí' (Spegulo de Versaĵoj), 1980. Elekto de liaj poemoj el la aliaj verkoj.

Eta poemo, elĉerpaĵo el poemo, kaj citaĵo de poemo lia, kun tradukoj el 'Noktaj Papilioj' de Meva Maron:

Préachán

Tá mná na haoise seo
Níos féile féna gcuid
Ná bantracht óige an fhir:
Trua cás an fhireannaigh
A chaill a chumas fir
Sara mbog an bhaineannach.

Korniko

Virinoj malavare
favoras nun kompare
kun miaj junaj jaroj.
La viro vere povras,
kiu perdis viropovon
antaŭ ĉi malsevero.

Cúl an Tí

Tá Tír na nÓg ar chúl an tí
Tír álainn trína chéile
Lucht ceithre chos ag siúl na slí
Gan bróga orthu ná léine
Gan Béarla acu ná Gaeilge.

Post la Domo

Pelmele belas la surpriz'
malantaŭ l'dom: Mirlando.
Kvarpieduloj sen ĉemiz',
sen ŝuoj sur la plandoj,
sen l'angla sen l'irlanda.

El la poemo 'Ní Ceadmhach Neamhshuim' (Indiferenton For!)

"... Níl áit ar fuaid na cruinne
Nach ann a saolaíodh sinne."
"... Sur nia ter': nenie
Sen naskiĝloko nia."
 "Cé acu is áille, focal nó cíoch?"
 "Kiu pli belas, vorto aŭ mamo?"

Esploro de lia prozo, plejparte verkita en la gazeto Irish Times: 'Cá bhfuil Éire? Guth an ghaisce i bprós Sheáin Uí Ríordáin' (Kie estas Irlando? La voĉo de heroeco en la prozo de Seán Ó Ríordáin), fare de Stiofán Ó Cadhla (Dublino: An Clóchomhar 1998).