Se (If)

anglalingva poemo de Rudyard Kipling

«Se...» (en la anglalingva originalo "If—") estas poemo verkita en 1895 de la brita aŭtoro Rudyard Kipling, kiu priskribas la regulojn de la brita deco. Ĝi estas skribita per patreca tono, kiel konsilo por la filo de la aŭtoro, John.[1] «Se...» estas literatura ekzemplo de la stoikismo de la Viktoriana epoko.[2]

If—
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Rudyard Kipling
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1910
Ĝenro liriko
vdr

Priskribo redakti

Ĝi unuafoje aperis en «Brother Square Toes», ĉapitro de Rewards and Fairies, kolekto de poemoj kaj rakontoj de Kipling de 1910. Kiel okazis ankaŭ kun Invictus, verko de William Ernest Henley, temas pri memorinda elvokaĵo de la stoikismo de la Viktoriana epoko. Ĝia internacia rekono fariĝas evidenta pro la granda nombro da versioj kaj parodioj, kiujn ĝi inspiris, kiel ankaŭ pro la vasta populareco, kiun ĝi ĝuas ankoraŭ nuntempe, ĉefe inter la britoj (tiom, ke ĝin oni voĉdonis kiel la preferatan poemon de la britoj en enketo, kiun okazigis la radio- kaj televidelsenda korporacio BBC). Unu el ĝiaj versoj, «If you can meet with Triumph and Disaster and treat those two impostors just the same» («se Venkon kaj Malvenkon vi ricevas kaj same traktas ilin sen devi';») estas skribita sur muro ĉe la enirejo por ludantoj de la centra tenisejo de la All England Lawn Tennis and Croquet Club en Wimbledon. La kompletan poemon legis Roger Federer kaj Rafael Nadal por reklamvideo de la vira finalo de Wimbledon de 2008.

La poemo redakti

If—
If you can keep your head when all about you
Are losing theirs and blaming it on you;
If you can trust yourself when all men doubt you,
But make allowance for their doubting too;
If you can wait and not be tired by waiting,
Or, being lied about, don't deal in lies,
Or being hated, don’t give way to hating,
And yet don’t look too good, nor talk too wise:

If you can dream—and not make dreams your master;
If you can think—and not make thoughts your aim;
If you can meet with triumph and disaster
And treat those two impostors just the same;
If you can bear to hear the truth you've spoken
Twisted by knaves to make a trap for fools,
Or watch the things you gave your life to broken,
And stoop and build 'em up with wornout tools;

If you can make one heap of all your winnings
And risk it on one turn of pitch-and-toss,
And lose, and start again at your beginnings
And never breathe a word about your loss;
If you can force your heart and nerve and sinew
To serve your turn long after they are gone,
And so hold on when there is nothing in you
Except the Will which says to them: "Hold on";

If you can talk with crowds and keep your virtue,
Or walk with kings—nor lose the common touch;
If neither foes nor loving friends can hurt you;
If all men count with you, but none too much;
If you can fill the unforgiving minute
With sixty seconds' worth of distance run
Yours is the Earth and everything that's in it,
And—which is more—you'll be a Man my son!

Se...
Se povas vi sereni sen ĉagreno
dum ĉiuj vin riprocas pro koler';
se malgraŭ ĉies dub' via sinteno
indulgas kaj plufirmas kun esper';
se povas atendadi vi senlace,
kaj la mensog' ne mensogigas vin;
se malgraŭ la malam' vi amas pace
kaj ne tro saĝa-bona kredas vin.

Se revoj vin ne mastras dum vi revas;
kaj pensojn dum pensad' ne celas vi;
se venkon kaj malvenkon vi ricevas
kaj same traktas ilin sen devi';
se povas vi elteni aŭdi veron
tordita de fripon' por trompi nin,
aŭ vidi disrompita vivaferon
kaj per uzita il' refari gin.

Se povas vi kunigi ĉiun gajnon:
per unu monerturno riski ĝin,
kaj perdi, kaj resemi novan grajnon,
kaj plendi eĉ ne vorton pri l' destin';
se spite malfortiĝon, vi devigas
tendenojn, nervojn, koron al obe'
kaj vi persistas dum ilin instigas
la Volo al agad': "Persistu tre!"

Se inter reĝoj vi konservas trajtojn,
aŭ inter homoj virtas per kondut',
se ja maleblas rabi de vi rajtojn,
se ĉiuj fidas vin sen absolut';
se povas vi plenigi la minuton
uzendan per sekundoj de util',
kapablas vi posedi l' Teran Tuton;
vi -krome- estos Homo, mia fil' !


Notoj redakti