Sebúlcor [seBULkor] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda.

Sebúlcor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 3° 53′ U (mapo)41.271111111111-3.8841666666667Koordinatoj: 41° 16′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 940 m [+]
Areo 27,71 km² (2 771 ha) [+]
Sebúlcor (Provinco Segovio)
Sebúlcor (Provinco Segovio)
DEC
Sebúlcor
Sebúlcor
Situo de Sebúlcor
Sebúlcor (Hispanio)
Sebúlcor (Hispanio)
DEC
Sebúlcor
Sebúlcor
Situo de Sebúlcor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sebúlcor [+]
vdr
Sebúlcor en la provinco Segovio.
Konvento de Nuestra Señora de los Ángeles de la Hoz sur meandro de la rivero Duratón.

Geografio redakti

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 27,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 264 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 53 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Carrascal del Río, Fuenterrebollo, Cantalejo kaj Sepúlveda. Sebúlcor estas en la komarko Villa y Tierra de Sepúlveda en centro de la Natura Parko ''Hoces del Río Duratón''.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj forstado. Lastatempe funkciado de servoj kaj ĉefe rura turismo plej ekgravis, kune kun sportoj de naturo kaj piedirado tra tre gravaj naturaj lokoj kie abundas rabobirdoj kaj aliaj interesaj bestospecoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la Konvento de Nuestra Señora de los Ángeles de la Hoz sur meandro de la rivero Duratón kaj la ruinoj de la jam ne loĝata domaro San Miguel de Neguera.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti