Sejŝela orelstrigo

La Sejŝela orelstrigo (Otus insularis), konata ankaŭ kiel Nudkrura orelstrigo aŭ kiel sjer (en kriola) estas rara eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sejŝela orelstrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Otus
Specio: O. insularis
Otus insularis
(Tristram, 1880)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi loĝas nur en la Nacia Parko Morne Seychellois de Sejŝeloj en la insulo de Mahé. Ĝi estas endanĝerita endemismo, kiu ege bezonas zorgoprotektadon.

Aspekto redakti

Ĝi estas 19 ĝis 22 cm longa. La flugiloj estas ĉirkaŭ 17 cm. La plumaro estas ruĝecbruna kaj montras nigrajn longajn striojn. La subaj partoj kaj la vizaĝa disko estas ruĝecaj. La longaj grizaj kruroj estas senplumaj, malkiel plej parto de strigoj. La okuloj estas grandaj kaj orflavaj. La oreltufoj estas tre etaj. La voĉo kiu sonas kiel raŭka "gvo" kun variaj notoj "tok tok" povas esti aŭdata de malproksime ĉefe en malhelo. La dieto konsistas el gekoj, arboranoj kaj insektoj (ekz. akridoj).

Statuso redakti

La iama teritorio de tiu afrotropisa birdo, kiu estis unuafoje priskribita en 1880, estis la insuloj de Sejŝeloj nome Praslin, Mahé kaj Silhouette. Pro malarbarigo de montaraj pluvarbaroj kaj pro la enmetitaj animaloj, kiel ratoj, katoj kaj turstrigoj, la loĝantaro draste malpliiĝis ĝis kiam oni supozis, ke ĝi estis formortinta ĉirkaŭ 1906. En 1959 ĝi estis remalkovrita de la franca naturalisto Phillipe Loustau-Lalanne en montara pluvarbaro 200 m alta en Mahé. En 1999 oni malkovris la unuan neston, sed ne okazis reprodukta sukceso. En 2000 oni faris la unuan infraruĝan foton de ino kun ŝia junulo. Pro manko de informo pri la loĝantaro, tiu ĉi specio estis longe konsiderata kiel tre endanĝerita de IUCN. Pro malkovro de pliaj loĝantaroj, oni notis ĉirkaŭ 2002, ke la loĝantaro estas stabila je ĉirkaŭ 318 individuoj. Nuntempe la teritorio konsistas el 159 zonoj kiuj kovras areon de 33 km². Danke al nova kono kaj la klopodoj konservaj en Mahé tiu ĉi specio estis subigita al konsidero nur kiel endanĝerita en 2004.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti