Seksgapejo
Seksgapejo (angle peepshow aŭ peep show) estas ejo, kie pagantaj vizitantoj povas rigardi personojn (ĉefe virinojn), kiuj eksponas erotike sian nudan korpon aŭ seksumadon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/80/Peep_Show_by_David_Shankbone.jpg/220px-Peep_Show_by_David_Shankbone.jpg)
La loko konsistas el apartaj kabinetoj kun pli-malpli eta truo al la scenejo. En kelkaj ŝtatoj aŭ subŝtatoj, seksgapejoj estas leĝe restrikciitaj, aŭ malpermesitaj, ekz. en Nordrejn-Vestfalio, Germanio.
Mondvastan famecon ricevis la usona seksgapejo Lusty Lady (San Francisko) en 2003, kiam la dungitoj aĉetis la entreprenon kaj estigis aŭtonoman kooperativon.