Seksobutiko, seksbutiko, seksaĵvendejoseksaĵbutiko, eble erotika vendejoseksilvendejo, estas vendejo kie oni vendas produktojn rilatajn al seksa aŭ erotika distrado por plenkreskuloj, kiel vibriloj, ekscitvestoj, alitipaj vestoj, pornografio, kaj aliaj rilataj produktoj. La unua seksbutiko en la mondo estis malfermita en 1962 fare de Beate Uhse AG en Flensburg, Okcidenta Germanio, kaj nun estas seksbutikoj en multaj landoj kaj rete. Seksobutikoj estas parto de la seksa ekonomia sektoro kun striptizejoj, bordeloj ktp. En plej landaj juroj, seksbutikoj estas regulataj pere de la leĝaro, plej ofte kun aliro malpermesita al minoritatuloj, kies aĝo dependas el la loka leĝaro. Kelkaj juroj rekte malpermesas kaj la seksbutikojn mem kaj la varojn kiujn oni vendas tie. En kelkaj juroj kiuj ja permesas ĝin, ili povas ankaŭ montri pornografiajn filmojn en privataj filmobudoj, aŭ havas privatajn striptizojnrigardospektaklojn. Ankaŭ povas esti ligita kinejo. Estas ankaŭ multaj interretaj seksbutikoj el kiuj oni vendas varion de varoj por plenkreskuloj, kiel seksoludiloj, pornografiaj gazetoj, pornografiaj filmoj, fetiĉaĵoj ktp. Tiuj tipoj de vendejoj estas ofte preferataj de klientoj ĉar ili havas malpli da publiko kaj iliaj varoj povas esti postuzataj ene de la komforto de hejmo. Ties diskreteco estas ankaŭ altiraj por kelkaj.[1]

Seksobutiko en Walker's Court, Soho, Londono.
Seksobutikoj en Boulevard de Clichy, Parizo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Kashmira Gander (15a de marto 2017). "Par Femme: The Coolest Women's Sex Shop on the Internet". The Independent. Alirita la 15an de septembro 2019.