Sekvalo
Sekvaloj estas per la erozio de la akvo faritaj valoj, kiuj aŭ nur partatempe aŭ daŭre ne plu posedas fluakvaĵon. Ĉefaj kaŭzoj por tiu geomorfologia fenomeno estas:
- ŝanĝiĝo de la klimato kaj sekve de tio pligrandiĝo de arideco,
- subtersurfaca defluo de la akvo en humidaj regionoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Trockental_Hasental-UrFils.jpg/300px-Trockental_Hasental-UrFils.jpg)
Du procesoj povas kaŭzi ekeston de sekvalo: sub periglaciaj kondiĉoj povas ekesti periglacia valo kaj karsto povas krei subtersurfacan akvodefluejon.