Seminario de Sankta Triunuo (Irving)

romkatolika seminario ĉe Irving, Teksaso, Usono

Seminario Sankta Triunuo (angle: Holy Trinity Seminary) estas romkatolika porpastra seminario en Irving (Teksaso), por la diocezo de Dallas. Ĝi troviĝas sur la kampuso de la Universitato de Dallas fondite en la 1964-a jaro. Nuna estro estas la afrikano Vincent C. Anyama.[1]

vestiblo en la Universitato de Dallas; tie ĉi la seminarianoj prezentas sin por ekzamenoj

Sekvas ĉiuj studantoj la kursojn kaj prelegojn ĉe la katolika, privata altlernejo de Dallas kiu intime kunlaboras kun la diocezo. Tie ĉi oni prepariĝas por la pastreco ricevante spiritan kaj humanisman trejniĝojn; la seminario ĝuas aprobon fare de la Sankta Seĝo.

Kursoj redakti

La seminarianoj diplomiĝas de la universitato de Dallas pri filozofio kaj artoj kun speciala atentigo pri vere necesaj kapabloj por estontaj animzorgantoj ekz. dum enparoĥa laborado. La studado de la verkoj de Tomaso de Akvino ege gravas. Do la seminario mem ne ekzamenis neniun rilate al diplomhavigo. En la jaro 2019-a troviĝis ne tute 60 studantoj tie ĉi por la suma daŭro de ses jaroj.

Nek praktikaj ekzercoj karitataj neglektiĝas. Ĉiutage ili frekventas la sanktan meson, faras komunajn kaj faru individuajn preĝojn, flegas la eŭĥaristian kulton kaj la muzikon. Pastoralajn taskojn al ili lernigas laikulino, kiel ankaŭ taŭgan transdonon de katolikismo al junuloj. Fine la sporto helpas trovi ekvilibron en la ĉiutageco.

Riproĉoj redakti

En 2018/19 publike konatiĝis ke ne tute triono de 31 pastroj el la Diocezo de Dallas, kondamnitaj ekde la 1950-aj jaroj pro seksa misuzo de infanoj, almenaŭ studentis surloke.[2]

Rektoroj (elekto) redakti

  • Michael Duca (1996-2008)
  • Michael Olson (2008-2013)
  • James Swift, C.M. (ĝis marto 2022)
  • Vincent C. Anyama (de julio 2022)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. listo de la gvida personaro. Arkivita el la originalo je 2017-10-05. Alirita 2023-11-12.
  2. Abby Thorpe: "Dallas priests accused of assault include graduates of Holy Trinity Seminary." - Ĉe: The Cor Chronicle, 6.2.2019