Sendependigo de Brazilo

sendependeco de Brazilo
(Alidirektita el Sendependiĝo de Brazilo)

La Sendependigo de Brazilo estis serio de politikaj kaj militaj okazaĵoj kiu kondukis al la sendependeco de la Regno Brazilo disde la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo kiel Brazila Imperio. Plej el la okazaĵoj okazis en Bahia, Rio de Janeiro, kaj San-Paŭlo inter 1821 kaj 1824.

Independência ou Morte!, konata ankaŭ kiel la krio de Ipiranga, 4,15×7,6m, 1888, Museu Paulista da Universidade de São Paulo

Ĝi estas celebrata en la 7-a de Septembro, kvankam estas polemiko ĉu la reala sendependigo okazis post la Sieĝo de Salvador la 2an de Julio 1823 en Salvador, Bahia, kie fakte okazis sendependiga milito. Tamen, la 7a de Septembro estas la datreveno de la tago en 1822 kiam la princo regento Dom Pedro deklaris la sendependigon de Brazilo disde sia reĝa familio en Portugalio kaj la iama Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Formala agnosko okazis per la Traktato de Rio de Janeiro tri jarojn poste, subskribita de la nova Imperio Brazilo kaj la Reĝlando Portugalio fine de 1825.

Temas pri grava periodo en la Historio de Brazilo kiu diferenciĝas de la militoj de Sendependigo de Hispanameriko je tio ke ĝi estis paca sendependiga procezo kaj ke krome ĝi estis estrita de membro de reĝa familio, nome la princo Petro la 1-a, kiu iĝos imperiestro. La rezultinta reĝimo estis la Imperio Brazilo, nome konstitucia monarkio kiu daŭris ĝis 1889 estante tial la monarkia reĝimo sendependa plej longdaŭra de Ameriko.

Bibliografio redakti

  • Armitage, John (1981). História do Brasil. Belo Horizonte: Itatiaia.
  • Barman, Roderick J. (1999). Citizen Emperor: Pedro II and the Making of Brazil, 1825–1891. Stanford: Stanford University Press.
  • Diégues, Fernando. (2004). A revolução brasílica. Río de Janeiro: Objetiva.
  • Dolhnikoff, Miriam (2005). Pacto imperial: origens do federalismo no Brasil do século XIX. São Paulo: Globo.
  • Holanda, Sérgio Buarque de (1976). O Brasil Monárquico: o processo de emancipação. 4a. eld. São Paulo: Difusão Européia do Livro.
  • Lima, Manuel de Oliveira (1997). O movimento da independência. 6. ed. Río de Janeiro: Topbooks.
  • Lustosa, Isabel (2007). D. Pedro I. São Paulo: Companhia das Letras.
  • Vainfas, Ronaldo (2002). Dicionário do Brasil Imperial. Río de Janeiro: Objetiva.
  • Vianna, Hélio (1994). História do Brasil: período colonial, monarquia e república. 15a. eld. São Paulo: Melhoramentos.