Kalvibiso

(Alidirektita el Senhara ibiso)

KalvibisoSuda kalvibiso (Geronticus calvus) estas granda birdo de la familio de Treskiornitedoj kaj grupo de ibisoj, troviĝanta en malfermaj herbejoj aŭ duondezertoj en montoj de suda Afriko (nome en Sudafriko kaj ties bantustanoj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalvibiso
Kalvibiso
Kalvibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Geronticus
Specio: G. calvus
Geronticus calvus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Suda kalvibiso

Tiu granda (80 cm longa kaj 1,3 kg peza), brila, bluecnigra ibiso havas senplumajn ruĝajn vizaĝon kaj kapon, kaj longan, subenkurban ruĝan bekon. La kronareo estas ĉefe ruĝa dum la vizaĝo estas ĉefe blanka. La plumaro estas ĝenerale nigreca el malproksime, sed de proksime videblas pli nigraj kolo kaj brusto, pli brilaj bluverdecaj nuancoj en flugiloj kun rimarkindaj bronzkoloraj brunecaj flugilkovriloj. Ankaŭ bekoj, irisoj kaj kruroj estas ruĝaj.

Ekologio redakti

Ili reproduktiĝas kolonie sur kaj inter rokoj kaj sur klifoj; la ino demetas 2-3 ovojn kiuj estos kovataj dum 21 tagoj antaŭ eloviĝo. Ili manĝas insektojn, malgrandajn reptiliojn, rodulojn kaj malgrandajn birdojn. Estas nur 7.000 ĝis 10.000 individuoj.

La ibisoj estas gregemaj longkruraj vadbirdoj kun longaj subenkurbaj bekoj; ili formas unu subfamilon de Treskiornitedoj, dum la alia subfamilio estas la plataleoj.[1] La du specioj de la genro Geronticus diferencas el aliaj ibisoj je tio ke ili havas ne nur senplumajn vizaĝojn sed ankaŭ kapojn, reproduktiĝas sur klifoj pli ol en arboj, kaj preferas aridajn habitatojn al la humidejoj uzataj de ties parencoj.[2][3]

Referencoj redakti

  1. del Hoyo et al. (1992) p.472 "Threskiornithidae (Ibises and Spoonbills)"
  2. Snow (1998) pp.146–147
  3. Sinclair (2002) p.74

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti