Septembra programo

La 9-an de septembro 1914, komence de la unua mondmilito, la Regna Kanceliero de Germanio, Theobald von Bethmann Hollweg, en tiel nomata septembra programo skizis la celojn de Germanio en tiu milito.

Fono redakti

Rekte post eko de la unua mondmilito ekis larĝa diskuto en la germana politiko kaj en la publiko pri celoj de la milito. Elformiĝis du pozicoj: unu volis senaneksan pacon, alia teritoriajn gajnojn. Por tiu lasta aperis la demando, kie elkonstrui hegemonion: okcidente aŭ oriente.

La plej konata kaj diskutita katalogo del a militceloj estas la t.n. septembra programo de kanceliero Kanzler Bethmann-Hollweg. La vera aŭtoro estis Kurt Riezler, tiam altranga oficito en la imperia burokratio.

La programo erspegulas la epokon, kiam ĝi naskiĝis: pro venkoj okcidente fokusas la teksto je okcidenta kaj meza Eŭropo, dum Anglio ne estis menciita, Rusio kaj la kolonioj apenaŭ estis menciitaj.

Paralele prezentis programon la maldekstra Alldeutschen Verbandes, tio koncentris je orienta eŭropo.

Kvankam la teksto estis sekreta, la esenco atingis la publikon. Tiuj postuloj rilate al la malamikaj ladoj bazis poste la solan militŝuldon (militrespondecon) de Germanio.

Enhavo redakti

La enkonduka frazo akcentis malfortigon de Francio, repuŝo de Rusio al nur-rusaj teritorioj.

Grava kerno estis la Mez-Eŭropa ideo, kio skizis doganan kaj ekonomian unuiĝon (inkluzive ankaŭ Polio, Svedio, Danuio, Nederlando, Italio, Norvegio), kiun regas ekonomie kaj politike Germanio. Laŭ la teksto, Francio devas esti dependa ekonomie, Belgio vasala ŝtato, Luksemburgio federacia ŝtato ene de la imperio.

La teksto skizis teritoriajn pretendojn de Germanio: ercejo ĉirkaŭ Longwy-Briey en Lotaringio al Germanio, Lüttich kaj Verviers (de Belgio) al Prusio.

Literaturo redakti

  • Gunther Mai: Das Ende des Kaiserreichs. Politik und Kriegsführung im Ersten Weltkrieg. 3. akt. Aufl. München, 1997. ISBN 3-423-04510-8

EL redakti