Serologio

(Alidirektita el Seroscienco)

Serologio estas subfako de la medicina fako imunologio. kiu esploras en la sero de homoj kaj bestoj la interagadon de antigenoj kaj antikorpoj, formitajn per kontakto kun patogenoj, fremdaj proteinoj aŭ proteinoj de la korpo (en kazo de memimuniga malsano). Praktike oni ĉefe serĉos antikorpojn por defendi la homan korpon kontraŭ damaĝigaj substancoj.

La serologio interalie traktas ekzaktajn pruvometodojn pri antigenoj kaj antikorpoj. Tiaj ekzaktaj pruvoj eblas, ĉar la antigeno-antikorporeagoj estas tre specifaj. Ekzaktaj pruvoj unuflanke ebligas la identigon de antigen-portantoj kiel ekzemple malsanigaj substancoj (kiel ekzemple specifaj bakterioj, virusojparazitoj). Aliflanke ankaŭ la ekzisto respektive ekapero de difinitaj antikorpoj en la sero povas esti signo por (pasinta aŭ aktuala) infektiĝo per certaj malsanigaj substancoj. La metodoj pri pruvoj de antikorpoj tamen estas limigitaj laŭ du dimencioj: unuflanke la infektita organismo devas esti komenciĝinta produkti antikorpojn, kaj duaflanke ili devas ekzisti en la sero en sufiĉe granda koncentraĵo, por esti mezureblaj.

La sciencistoj fokusantaj sian laboron je la esploro de serologio nomiĝas serologoj. Aparte elstara serologo estis la medicinisto Emil Adolf von Behring, kiu dum 1901 iĝis la unua Nobel-premiito pri medicino.