La Serpento Biblia, aŭ de la Edena ĝardeno, estas biblia kreitulo. Laŭ la Genezo, la Serpento tentis Adamon kaj Evon ilin persvadante ke Dio, kiu ilin kreis, ilin ankaŭ trompis minacante morton se ili manĝus el la malpermesita frukto de la arbo staranta en la mezo de la ĝardeno, dum, male, per tiu manĝo ekestiĝus diiĝo kaj sendependeco el Dio. La paro kredis al la serpento kaj anstataŭ diiĝo elimpetis morto kaj perdo pri la dia amikeco. Ĉi cirkonstanco la “ruza” serpento estis kondamnita de Dio “iradi sur sia ventro kaj manĝadi teron“, kaj estis certigite ke la idaro de la virino estonte venkos kontraŭ la idaro de la serpento.

Serpento Biblia
Biblia persono
Verko Biblio
Informoj
Originala nomo נָחָשׁ
Eble sama Satano • Red Dragon of the Apocalypse
vdr
Evo kaj la serpento (Biblia Pauperum, 15-a jarcento)

Kiel la tuta mita rakonto servas al priskribo de tio al kiaj tentoj estas elmetita la ĉiutempa homo, same la serpento ludas metaforan funkcion: nome reprezentas la aŭtonoman kaj internan tenton kaj riskojn al kiuj la homo estas elmetita.

Sed kial tiun rolon ludas ĝuste serpento? Ekzegezistoj kaj etnologoj metas la kialon de tiu verkista elekto en la religia kulto je kiu ĝuis, kiel protektanto kaj disdonanto de fekundeco, la serpento ĉe la popoloj kontaktitaj de la hebreaj triboj, kiuj admiradis riskante infektiĝadi. Etaj sciiĝoj pri tiu fascino, ĉe hebreoj, de la fantaziaj serpentaj kultoj akirigantaj fekundecon legeblas en 1Reĝoj 18,4, kaj en la Nombroj ĉe la ĉapitro kvara. Laŭ la biblia instruo, male, Serpento estas ja jes “ruza” sed tute sensupernatura kreaĵo kaj tute dominita de Dio, kaj, eventuale, ĝia imago fleksita al la dia volo avantaĝe al la homoj.

Kiam la mita serpenta figuro ekidentiĝis kun la diablo kaj Satano de la postaj kristanaj epokaj? Tiu identiĝo ekspuriĝis kun la apokrifaĵoj de la malnova testamento kiel la Dua Henoĥ, kaj pli eksplicitiĝis en la duakanona "La Saĝo de Salomono", kaj pliiĝis en la Nova Testamento, ekzemple en Apokalipso 12,11ss, kie aperas la Virino kaj la insidanta Serpento figuranta la Diablon-Satanon. Fakuloj rimarkigas ke tiu identiĝo ekfloris kiam el orientaj landoj, kiel Persio kaj Babilonio, eksvarmis religiaj devotaĵoj al subdioj kaj demonoj kaj anĝeloj. La hebrea kulturo foje ilin akceptis, ilin tamen maldiigante kaj redukante al servistoj amikaj aŭ malamikaj al Dio kreanto. Vidu la duakanonon greklingvan "Tobito".

Eĥoj de tiu identiĝo troviĝas en postaj kristanaj artaĵoj, ekzemple en pentraĵoj pri la Krucumito oni foje lokigis, ĉe la terenmeto de la ligno, serpenton por signifi ke Kristo venkis la antikvan Serpenton-Diablon-Satanon.

Kvankam tiom insistita, tiu identiĝo, de la geneza serpento kun Satano-diablo, neniam estis dogmigita: ĝi, do, povas esti taksata, de kredanto kristana, kiel instrumento por pli klare alproksimigi al Kristo Elaĉetinto.

Foje, en modernaj tempoj, plaĉis al kelkaj teologoj kaj diverssciencaj esplorantoj, atribui al la geneza Serpento, kaj la diablo-Satano, karakterizojn de simbolo de la malbono aŭ de emo al la malbono kuŝanta en la homo, el kiuj la homo mem devas kontraŭi laŭ la invito kaj ekzemplo de Kristo. Tiu interpreto, tamen, trovas reziston en la fakto ke ĉiam, en kanonaj tekstoj kaj en apokrifaĵoj, la diablo-serpento-Satano estas bildigita ulo persone aganta aŭ inteligente kaj libervole aktivanto.

Serpento en la tramondaj religiaj kultoj redakti

En reprezentadoj de Mitrao videblas serpento ĉe ties piedoj kun drako ĉe la supro.

En la antaŭkolomba Ameriko la dio Quezalcoatl havas la formojn de plumhava serpento.

Aborigenoj de Aŭstralio adoris ĉielarkan serpenton.

Serpento protektis Budhaon dum unu el liaj meditaj subpluve.

Shiva (induista diaĵo) estas figure montrata kun serpento ĉirkaŭ la kolo.

En medicino estas uzata serpento en la simbolo de la “Kaduceo”.

Iam, en neolitika epoko, serpento simbolis la Diinon Patrinon.

Kiel fina komento oni rajtas konkludi ke, malsame ol aliaj religioj, serpento-diablo en la bibliaj tekstoj bildiĝas ĉiam kiel kreaĵo servigita al la unika Dio, neniam diaĵo adorinda.