Serurpuzlofermopuzlo estas ludilo, nome tipo de meĥanika puzlo. Ĝi konsistas el seruro kun malkutima aŭ kaŝita meĥanismo. Tiaj fermiloj (respektive malfermiloj) estas foje nomataj iluziseruroj, ĉar malfermi ilin estas kvazaŭ plenumi magian iluzion. Por tiaj puzloj eblas uzi kongruan ŝlosilon aŭ ne.

Tiaj puzloj havas longan historion. Ĉinaj juvelejoj ofte enhavis puzloserurojn kaj kaŝitajn tirkestojn. Ekzemplo de tiaj skatoloj estas integra parto de la intrigo de la filmo Kavaliroj de Ŝanhajo (2003). Aliaj serurpuzloj devenas el la neceso inventi sekurajn serurojn en la Mezepoko.