Shadows in the Night

albumo de Bob Dylan

Shadows in the Night (Ombroj en la Nokto) estas la tridek-sesa studialbumo de Bob Dylan, fare de Columbia Records ka publikigita la 3an de februaro, 2015. La albumo konsistas el kantoj jam kantitaj de Frank Sinatra, elektitaj de Dylan. Parolante pri sia intenco por la albumo, Dylan deklaris:

Citaĵo
 I don't see myself as covering these songs in any way. They've been covered enough. Buried, as a matter a fact. What me and my band are basically doing is uncovering them. Lifting them out of the grave and bringing them into the light of day.[1]   Mi ne min vidas kopii (kovri) tiujn kantojn iel ajn. Ili estis sufiĉe kopiitaj. Tro kopiitaj, fakte. Mi kaj mia bando, efektive, malkovras ilin. Levante ilin el la tombo kaj alportante ilin al la taglumon. 

Kunmetaĵo kaj registrado redakti

Shadows in the Night konsistas el dek baladoj kiuj estis registritaj de Frank Sinatra en la malfruaj 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj. La aranĝoj centriĝis sur la voĉoj de Dylan akompanita je Donny Herron per glitanta pedalo-ŝtala gitaro kaj Tony Garnier per basgitaro.

Shadows in the Night estis registrita en Capitol Studios en studio B, kie Frank Sinatra ofte registris siajn albumojn. Laŭ la inĝeniero, Al Schmitt, la kantoj sur Shadows estis registritaj rekte dum Dylan kantas kaj lia kvinteto ludas en la sama ĉambro en la sama tempo sen aŭdiloj. Dylan ne volas vidi neniun mikrofonon alian ol tiu kiun li estis uzanta por sia voĉo, tiel Schmitt devis starigi la ceteron de la mikrofonoj for de la instrumentoj. La akustika baso-mikrofono estis ok futojn de la baso, kaj aro malsupre kaj for tiel ke ĝi ne povus esti vidita; la sama metodo estis prenita por la akustika gitaro. Por la elektra gitaro kaj pedala ŝtalo, Schmitt metis la mikrofonojn proksime al la amplifiloj, kiuj estis fiksitaj ekstere al la flanko.

 
 He would listen to the songs over and over and get Sinatra's intention on what he was doing with the song. Then he would only do two or three takes on each tune, but he would make it his own. It had nothing to do with Sinatra. He'd just learn what the song was about and whatever. It was an interesting way to work.[2]   Li aŭskultis la kantojn multefoje, por kompreni la intencon de Sinatra pri la kanto. Post tio, li faris la kanton nur du aŭ tri foje, sed li proprigis ĝin al si. Ĝi neniel similas tiun de Sinatra. Li nur lernis la temon de la kanto. Tio estis interesa labormaniero. 

Personaro redakti

Kromaj muzikistoj
  • Daniel Fornero – trumpeto
  • Tony Garnierbaso
  • Larry G. Hall – trumpeto
  • Dylan Hart – franca korno
  • Donnie Herron – pedala ŝtalo gitaro
  • Alan Kaplan – trombono
  • Stu Kimball – gitaro
  • Andrew Martin – trombono
  • Joseph Meyer – franca korno
  • George Receli – tamburo, perkutado
  • Charlie Sexton – gitaro
  • Francisco Torres – trombono

Referencoj redakti

  1. . Bob Dylan Releases Frank Sinatra Cover .... Rolling Stone (May 13, 2014). Arkivita el la originalo je 2015-03-06. Alirita February 8, 2015.
  2. . Grammy Legend Al Schmitt Previews Bob Dylan's 'Shadows in the Night'. Stephen K. Peeples (February 3, 2015). Alirita February 8, 2015.