Shanidar estas kavo en la nordo de Irako en Provinco Arbil. Ĝi situas en alteco de 745 m en la Zagros-Montaro[1]. En la kavo loĝas dum vintro nomadaj kurdoj[2].

Shanidar
kavernoarkeologia loko [+]
Koordinatoj36° 48′ 2″ N, 44° 14′ 36″ O (mapo)36.800644.2433Koordinatoj: 36° 48′ 2″ N, 44° 14′ 36″ O (mapo)

Shanidar (Irako)
Shanidar (Irako)
DEC

Map
Shanidar
Vikimedia Komunejo:  Shanidar Cave [+]
vdr
Kavo de Shanidar

Trovaĵoj redakti

Ralph Solecki faris elfosaĵojn inter 1953 kaj 1960. Elfositaj tavoloj estis de moderna tempo ĝis la meza paleolitiko.

Nivelo Kulturo Datigo
B1 Praneolitiko
B1 Paleolitiko
C Baradostiano
D Musteriano

En tavolo D dek homoj de tipo Neandertala homo estis elfositaj nomitaj Shanidar I ĝis X. Ilia aĝo estas indikita kiel 60.000 ĝis 80.000 jaroj. La restaĵoj de tri junaj viroj estis speciale bone konservitaj.

N-ro Kvadrato Profundo Jaro Priskribo Pozicio Konservado Datigo
I B7 4,34 1957
II D8 7,25 1957–1960 plenkreskula viro ? -60.000?
III A9 5,40 1957 plenkreskula viro preskaŭ kompleta skeleto -47.000?
IV B7 7,49 1960 plenkreskula viro dekstra sidanto -60.000?
V B8 4,48 1960 plenkreskulo ? -46.000?
VI B7 7,68 1960 plenkreskula virino ? -60.000?

Tabelo laŭ Steward 1977, Tab. 1

Trinkaus supozas, ke la kranioj de la individuoj I kaj V estas misformitaj artefarite.[3] Nivelo B1 estis datigita kiel -10600±300.[4] En proksimeco de la kavo situas la ŝtonepoka setlejo Zawi Chemi.

Referencoj redakti

  1. Daten zur Höhle im Zagros
  2. Ralph S. Solecki: Contemporary Kurdish Winter-Time Inhabitants of Shanidar Cave, Iraq. En: World Archaeology. 10/3 (Caves) 1979, p. 318–330
  3. Erik Trinkaus: Artificial Cranial Deformation in the Shanidar 1 and 5 Neandertals. In: Current Anthropology. 23/2, 1982, p. 198–199
  4. Ralph S. Solecki, Meyer Rubin: Dating of Zawi Chemi, an Early Village Site at Shanidar, Northern Iraq. En: Science. NS 127 (No. 3312), 1958, S. 1446

Literaturo redakti

  • Arlette Leroi-Gourhan: The Flowers found with Shanidar IV, a Neanderthal Burial in Iraq. In: Science. New Series 190 (No. 4214), 1975, 562-564. en angla
  • Dexter Perkins Jr.: Prehistoric Fauna From Shanidar, Iraq. In: Science. New Series 144 (No. 3626), 1964, 1565-1566.
  • Ralph S. Solecki: Shanidar cave: a paleolithic site in northern Iraq. In: Annual Report of the Smithsonian Institution. 1954, S. 389–425. en angla
  • Ralph S. Solecki: Shanidar IV, a Neanderthal Flower Burial in Northern Iraq. In: Science. New Series 190 (No. 4217) 1975, S. 880–881. en angla
  • T. D. Stewart: The Neanderthal Skeletal Remains from Shanidar Cave, Iraq: A Summary of Findings to Date. In: Proceedings of the American Philosophical Society. 121/2, 1977, S. 121–165. en angla

Eksteraj ligiloj redakti