Malfermi la ĉefan menuon

Siĉiliano estas movimentnomo el la baroka muziko por kantpecoj (arioj), dancpecoj aŭ suitmovimentoj.

KarakterizaĵojRedakti

Karakterizaj por siĉiliano estas:

  • Ĉarma, dolore dolĉa melodiaro.
  • Muzika karaktero de paŝtista idilio (kaj laŭsence erotika-amoreca kaj ankaŭ laŭsence de simpla naturemo).
  • 6/8- aŭ 12/8-takto en malrapidema, lula ritmo. Karakteriza estas la plilongigita okona noto en multaj 3/8-grupoj kaj la analoge mallongigita, nur "tuŝita" 2-a noto.
  • Iam kaj iam enigitaj sinkopoj kaj la uzado de la napola sestakordo subtenas la tenere melankolian emocion.

DevenoRedakti

Ligo kun Sicilio ekz. kiel origine sicilia danco ja ofte estas asertata ekde la apero de siĉilianoj, tamen ne estas pruvebla.

Uzado en postaj epokojRedakti

Foje oni renkontas siĉilianon ankaŭ en la postbaroko, ekzemple ĉe Joseph Haydn. Lia sopranario Nun beut die Flur das frische Grün en Schöpfung estas siĉiliano. Ankaŭ Wolfgang Amadeus Mozart foje uzis ĝin por esprimi afliktoplenan humoron, ekzemple en la sopranario Ach, ich fühl's, es ist verschwunden el Zauberflöte, en la malrapida movimento f♯-minora el pianokonĉerto A-maĵora KV 488 kaj en la finalmovimento de arĉkvarteto d-minora KV 421.

NotekzemplojRedakti

 
3-a movimento (Siciliana) el sonato op. 1, 11 por fluto, hobojo aŭ violono kaj ĝeneralbaso de Georg Friedrich Händel en duvoĉa, cifrita notacio

AŭdekzemplojRedakti

Du koncertregistraĵoj:

  Siĉiliano el BWV 1035, Alex Murray (Fluto), Martha Goldstein (klaviceno)

orgenaranĝaĵo de Johann Sebastian Bach

  Siĉiliano d-minora BWV 596

LiteraturoRedakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Siciliana » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3257415 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)