Sidi Bel Abes, Sidi Bel Abes aŭ Sidi Bel Abbès (arabe سيدي بلعباس), nomita ankaŭ Bel Abbès estas ĉefurbo (en censo de 2005 200,000 loĝantoj)[1] de la vilaja Provinco Sidi Bel Abbes (en censo de 2005 590,000 loĝantoj), Alĝerio. Ĝi estis nomita laŭ Sidi bel Abbass, nome islama marabuto aŭ nobelulo kiu estis entombigita tie.[1] Tiu urbo estas la komerca centro de grava areo de vitejoj, legomĝardenoj, hortoj kaj cerealkampoj. Ĝi estis iam ĉirkaŭata de murego kun kvar pordegoj kaj ankaŭ estas universitato. Sidi Bel Abbès estas 75 kilometrojn el la Mediteranea Maro.
- ↑ 1,0 1,1 Sidi Bel Abbes, lexicorient.com (Encyclopaedia of the Orient), reta artikolo.