Brigitte Giraud
franca verkistino
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Giraud |
Brigitte GIRAUD (naskiĝis en 1960 en Sidi Bel Abes, Alĝerio) estas franca verkistino, aŭtoro de romanoj kaj noveloj.
Brigitte Giraud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Brigitte Giraud | |||||
Naskiĝo | 1960 en Sidi Bel Abes, Franca Alĝerio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Rillieux-la-Pape • Liono vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • tradukisto • librovendisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post infanaĝo kaj juneco en ĉirkaŭurbo de Liono, ŝi studis la anglan kaj la germanan kaj laboris kiel librovendisto, tradukisto kaj ĵurnalisto. Por sia unua libro La chambre des parents (1997), ŝi ricevis la "Prix Littéraire des Étudiants" kaj por Nico la "Prix Lettres frontière". Ŝia romano Vivre vite gajnis la Premion Goncourt de 2022[1]. Ŝi nun loĝas apud Liono.
Verkoj redakti
Romanoj redakti
- 1997: La Chambre des parents, Fayard
- 1999: Nico, Stock
- 2004: Marée noire, Stock
- 2005: J'apprends, Stock
- 2009: Une année étrangère, Stock
- 2011: Pas d'inquiétude, Stock
- 2013: Avoir un corps, Stock
- 2015: Nous serons des héros, Stock
- 2022: Vivre vite, Flammarion (gajninto de Premio Goncourt)
Rakontoj redakti
- 2001: À présent, Stock
Noveloj redakti
Kompilaĵoj redakti
- 2007: L'amour est très surestimé, Stock (ISBN 9782234059252) - Premio Goncourt por novelo 2007 - Bourse Goncourt de la Nouvelle.
- 2010: Avec les garçons, sekvata de Le Garçon, J'ai lu, (ISBN 9782290027325)
Partoprenoj redakti
- 2004: "Bowling" en Tout sera comme avant, kolektiva, Verticales, (ISBN 2-84335-198-7) - laŭ Tout sera comme avant de Dominique A.
- 2004: Novelo en Dix ans sous la Bleue, kolektiva, Stock
Referencoj redakti
- ↑ (3 novembro 2022) “Prix Goncourt 2022 en direct : Brigitte Giraud lauréate pour son roman Vivre vite”, Le Monde (fr). Alirita 3 novembro 2022..