Siding Spring Survey

astronomia kampanjo

La programo Siding Spring Survey (aŭ SSS anglaĵo por « Enketo elde Siding Spring ») estas usona-aŭstralia astronomia kampanjo de serĉo pri apud-teraj objektoj elde la Observatorio de Siding Spring proksime de Coonabarabran (Novsudkimrio, Aŭstralio).

Kupolo de la Angla-Aǔstralia Teleskopo

Ĝi estas la kongruaĵo por la suda duonglobo de la Catalina Sky Survey por la norda[1] kaj estas la ununura profesia serĉo pri potence danĝeraj objektoj farita elde la suda duonglobo ; ĝi estas kune kondukita de la Universitato de Arizono kaj la Aŭstralia Nacia Universitato, kun monhelpo de la NASA.

La programo komenciĝis en 2004 kaj ĉesis en julio 2013, kiam la monhelpo estis haltigita.[2]

Ĝi uzis la Upsalan Sudan Schmidt-Teleskopon de Uppsala de 0,5 m[3] kuplita kun ŝargkuplita aparato 4 × 4K. Komputila programaro serĉis objektojn movantajn rilate al la steloj.[1]

Malkovroj redakti

Asteroidoj malkovritaj : 3760 , el kiuj :
90564 Markjarnyk 12-an de aprilo 2004
308306 Dainere 19-a de majo 2005

De 2004, Siding Spring Survey malkovris 3760 numerotitajn asteroidojn[4] el kiuj 400 potence danĝerajn de pli ol 100 m.

La 3-an de januaro 2013 Robert H. McNaught malkovris la kometon C/2013 A1 (Siding Spring), uzinte datumojn kolektitajn dum la serĉo pri asteroidoj.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Siding Spring Survey en la angla Vikipedio.